Lección 13 |
EL PREFIJO GE: Indica ambos sexos en conjunto (referido únicamente a personas). Gepatroj: padres (padre y madre) Gefratoj: hermanos (hermano y hermana) Gesinjoroj: señores y señoras La infano (niño) vojaĝas kun siaj gepatroj. Mi havas tri gefratojn. Gesinjoroj Gómez loĝas en tiu domo. Alfredo kaj Eva estas geedzoj (esposos). Kiom da gefratoj mi havas?. Vi havas tri gefratojn. Kiuj loĝas en tiu domo?. Gesinjoroj Gómez loĝas en tiu domo. Ĉu Alfredo kaj Eva estas gefianĉoj (novios)?. Ne, ili estas geedzoj. EL PREFIJO BO: Señala el parentesco político. Bopatro: suegro Bopatrino: suegra Bofrato: cuñado Bofratino: cuñada Perenco (pariente) per Adamo (Adán)
EL SUFIJO AR: Señala conjunto de cosas similares.
En la arbaro estas multaj bestoj. La lokomotivo (locomotora) kaj la vagonoj formas la vagonaron. Vortaroj estas tre utilaj por lerni fremdajn (extranjeras) lingvojn. La hotelo havas lifton (ascensor) kaj ankaŭ ŝtuparon (escalera). Kie devas iri tiu, kiu deziras ĉasi (cazar) bestojn?. La ĉasisto (cazador) devas iri en la arbaro. Ĉu vi havas vortaron?. Jes, mi havas plurajn (varios) vortarojn. Ĉu Esperanto estas lingvo por iu lando?. Ne, Esperanto estas lingvo por la homaro. "Kiu timas bestaron, ne iru en la arbaro" (proverbo) EL SUFIJO AD: Indica acción prolongada o repetida.
Dum la revolucio mi ofte aŭdis pafadon. Tiu martelado ĝenas (molesta) lin. Korespondi kun esperantistoj estas vera plezuro. Ĉu vi ŝatas longajn paroladojn?. Ne, mi preferas mallongajn paroladojn. Kiu estas tiu ulo (sujeto), kiu konstante babiladas?. Tiu ulo estas ĉarlatano (charlatán). Ĉu vi studadas esperanton?. Jes, mi studadas por paroli korekte. EL PREFIJO EK: Indica el comienzo de acción.
La fino de la filmo estis tre malgaja (triste). Ĉiuj ekploris. La generalo ordonis al la soldatoj: Ekiru! (marchen). Inter la nuboj (nubes) ni ekvidis la sunon. Kiam la orkestro ludis (toco) la himnon, ĉiuj ekstaris. Dialogo: Nova najbaro (vecino)
Sendube proverboj estas utilaj dum la konversacio. Jen (he aquí) kelkaj proverboj el la libro "Proverbaro" de L.L Zamenhof, kaj la ekvivalentoj en la hispana lingvo. Homo proponas, Dio disponas. EL SUFIJO OBL: Forman los múltiplos. Duobla: doble Triobla: triple Kvarobla: cuádruple Multobligi: multiplicar EL SUFIJO ON: Forman las fracciones. Duono: un medio Triono: un tercio Kvarono: un cuarto Kvinono: un quinto
Nun ni lernos kalkuli (calcular, contar) en Esperanto: Kvin plus ses= dek unu Ses minus kvin= unu Sesoble ses=36 Duone ses = 3 En la Décima Lección vimos una forma de decir la hora. Veremos ahora otra, muy frecuente, utilizando la fracciones "kvarono" y "duono". KIOMA HORO ESTAS?
Ĉu via avo havas brakhorloĝon?. Ne, li havas poŝhorloĝon (reloj de bolsillo). Kion montras la longa montrilo?. Ĝi montras la horon. Kion montras la mallonga montrilo?. Ĝi montras la minutojn. Ĉu via horloĝo rapidas (adelanta) aŭ malrapidas (atrasa)?. Ne, mia horloĝo estas ekzakta. Ĉu via horloĝo havas du montrilojn?. Ne, mia horloĝo havas alian montrilon, kiu montras la sekundojn. Je kioma horo matene vi iras labori?. Mi iras labori je la sepa matene. Je kioma horo vi finas la laboron?. Mi finas la laboron je duono post la oka vespere. Je kioma horo vi matenmanĝas?. Mi matenmanĝas je kvarono post la sesa. brakhorloĝo: reloj pulsera poŝhorloĝo: reloj de bolsillo muhorloĝo: reloj de pared pendolhorloĝo: reloj de péndulo kukolhorloĝo: reloj de cucú vekhorloĝo: reloj despertador JE KIOMA HORO? Stefano (Estefano) : - Mi pensas ke estas bonega ideo organizi kurson de Esperanto en nia urbo. Ni povus kunveni hodiaŭ je la sesa vespere por fari la aranĝojn. Cezaro (Cesar) : - Mi devas labori ĝis duono post la sesa. Gvadelupo (Guadalupe) : - Ĉi vespere mi iros al la frizisto de la dua ĝis proksimune kvarono antaŭ la sepa. Amanda: - Kaj mi akceptos (recibiré) kelkajn amikinojn por ludi kartojn. Mi estos okupita ĝis duono post la sepa. Stefano: - Nu (pues bien), ni kunvenos je la oka vespere. Ĉiuj : - Konsentite! (acordado). Tre moderna fabelo Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko ni nomu lin sen Dubo kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj. "Aŭdu nur" diris Sen. Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arhangelsk kaj Kopenhago, kiam ĉe benzinstacio (surtidor de gasolina) kaj dum la agado de la komizo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si: "Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi..." Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin. "Ĉu mi komprenas rane?. Kaj ĉu vi povas paroli?. Ĉu vi konas min?" La rano respondis: "Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops... Mi frostas (me congelo). Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago?. Por bona faro vi ricevos bonon!" Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (Kiom vi diras?. Jes...Jes, li estis sobra kiel mi). Iom post iom la rano iĝis hejmeca al Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kaj Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, Ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis: "Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito?." Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo (extraño) volis dormi en ilia familia lito, sed efektive Sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apuda lito kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega virino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la virino. Ripsrops tute teruriĝis. Li frotis la okulojn. La belulino alrigardis lin kaj diris:
F. Szilagyi (el "Norda Prismo"). "Es preciso que el Esperanto
se enseñe oficial y obligatoriamente en las escuelas primarias
de Europa. Sin eso no se puede llegar a una aproximación seria
durable entre los pueblos. Para que los pueblos se entiendan es preciso,
en primer lugar, que se puedan escuchar y, escuchándose que se
comprendan". |
||||||||||||||||||||||||||||||||||