Ejercicios Lección 11 |
Conteste en Esperanto las siguientes preguntas Ĉu vi admiras la facilecon de Esperanto? Kion vi opinias pri la anekdoto de F. Szilagyi?. Ĉu ĝi ne estas iom naiva (ingenua)? Ĉu vi loĝas en urbo aŭ en vilaĝo? Ni estas latinamerikanoj. Ĉu mi pravas? Ĉu estas aliaj (otros) samideanoj en via urbo? Kara amiko: cu vi ŝatas poemojn?. Ni legos poemon de la irlandano Thomas Moore (1779 1852), unu el la plej popularaj nomoj de la angla literaturo. Tradukis ĝin Antono Grabowski (1857 1923).
Sonoriloj de Vespero, sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero, Pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo, Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo! Longe, longe jam forpasis tiuj de l ĝojeco horoj! Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj. En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero: Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero! Ankaŭ kiam mi ripozos je eterne en trankvilo, Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo, Dum kun kantoj novaj bardoj paŝos jam sur nia tero Kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero!
Sonorilo: campana Vespero: tarde, horas vespertinas Rakonti: contar, narrar Gepatroj: padres Oŭdi: oír Fojo: vez Longe: hace mucho Forpasi: desaparecer Ekdormi: adormecerse Je: preposicion indefinida Ekhalti: detenerse Bati: golpear Paŝi: caminar Laŭdi: alabar
|